Pri la urbo

La urbo situas je 80km sude de Kijivo (ĉefurbo de Ukrainio) en nature bela pitoreska regiono. Tra la urbo fluas rivero Rosjo onidire la plej pura en la lando, sed tio evidente estas troigo.
La urbo havas kaj malnovan kaj novajn partojn kaj grandan t.n, industrian. Krome estante iama militista bazejo ĝi havas tiatipajn konstrurestaĵojn de tiu epoko. Ĉio tio estetike neniel impresas. Pro sia dominanta kazerneca psikologio oni facilanime povus ĝin nomi sovetia rezervejo.
Sed unu loko estas tutcerte belece brila - la parko "Oleksandrio" (vd. fimeton) kaj sekve vizitinda! 
Do venu!